BB criará pontos de apoio para entregadores

BB starigos subtenejojn por liveristoj

O Banco do Brasil, por meio da Fundação BB, firmou acordo com a Secretaria-Geral da Presidência da República para criar pontos de apoio destinados a entregadores de aplicativos.
.
Banko de Brazilo, pere de la Fondaĵo BB, subskribis interkonsenton kun la Ĝenerala Sekretariejo de la Respublika Prezidanteco por krei helpajn punktojn por laboristoj en liveradaplikaĵoj.
Esses locais terão banheiros (incluindo estrutura para higiene menstrual), água potável gratuita, áreas de descanso, pontos de hidratação, recarga elétrica para celulares, iluminação e mobiliário.
.
Tiuj lokoj havos necesejojn (inkluzive de instalaĵoj por menstrua higieno), senpagan trinkakvon, ripozejojn, hidratigajn staciojn, elektrajn ŝargilojn por poŝtelefonoj, lumigon kaj meblojn.
Estão previstos cerca de 100 pontos de apoio, com investimento estimado em R$ 24 milhões. Inicialmente, será implantado um projeto-piloto com até 20 unidades.
.
Oni planas ĉirkaŭ 100 subtenpunktojn, kun ĉirkaŭkalkulata investo de 24 milionoj da realoj. Komence, oni efektivigos pilotprojekton kun ĝis 20 unuoj.

Para mais informações, use o link abaixo ao artigo completo.
Por pliaj informoj, uzu la suban ligilon al la plena portugallingva artikolo.