Navio-hospital chinês no Brasil

Ĉina hospitalŝipo en Brazilo

O governo brasileiro autorizou a atracação do navio-hospital chinês Ark Silk Road no porto do Rio de Janeiro entre 8 e 15 de janeiro.
.
La brazila registaro rajtigis la alkroĉiĝon de la ĉina hospitalŝipo Ark Silk Road ĉe la haveno de Rio-de-Ĵanejro inter la 8a kaj la 15a de januaro.
A visita faz parte da “Mission Harmony”, iniciativa da China para enviar navios-hospitais a diferentes países, fortalecendo laços diplomáticos por meio da cooperação em saúde.
.
La vizito, kadre de “Mission Harmony”, estas ĉina iniciato sendi hospitalŝipojn al diversaj landoj, plifortigante diplomatiajn rilatojn per sankunlaboro.
A embarcação tem 300 leitos de enfermaria e 20 de UTI, esta equipada para realizar cirurgias complexas e possui um helicóptero para apoio em operações humanitárias internacionais.
.
La ŝipo havas 300 lit-lokojn en ĉambroj por pacientoj kaj 20 en intensa flegado, ĝi estas ekipita por realigi kompleksajn kirurgiojn kaj posedas helikopteron por subteno en internaciaj humanitaraj operacioj.

Para mais informações, use o link abaixo ao artigo completo.
Por pliaj informoj, uzu la suban ligilon al la plena portugallingva artikolo.