Grupo de “Papais Noéis” rouba alimentos

Grupo de “Kristnaskaj Viroj” ŝtelas manĝaĵojn

Cerca de 40 pessoas vestidas de Papai Noel, acompanhadas por “duendes mascarados”, invadiram um supermercado e levaram milhares de dólares canadenses em comida.
.
Proksimume 40 homoj vestitaj kiel Kristnaska Viro, akompanataj de “maskitaj elfoj”, invadis superbazaron kaj forportis milojn da kanadaj dolaroj en manĝaĵoj.
O grupo, chamado Robins des Ruelles, declarou que o ato foi um protesto contra o alto custo de vida e a inflação, que dificultam o acesso a itens básicos.
.
La grupo, nomata Robins des Ruelles, deklaris, ke la ago estis protesto kontraŭ la alta vivkosto kaj la inflacio, kiuj malfaciligas la aliron al bazaj varoj.
A polícia local está investigando o caso. Para mais informações, use o link abaixo ao artigo completo.
.
Loka polico enketas pri la okazintaĵo. Por pliaj informoj, uzu la suban ligilon al la plena portugallingva artikolo.