Polpoj havas bizaran anatomion

| PORTUGUÊS ↓ | ESPERANTO ↓ |
| Os polvos são considerados os invertebrados mais inteligentes do mundo e a anatomia deles atípica. Eis alguns detalhes. | Polpoj estas konsiderataj la plej inteligentaj senvertebruloj en la mondo kaj ilia anatomio estas netipa. Jen kelkaj detaloj. |
| Eles têm três corações: Dois dos corações bombeiam sangue para as brânquias e o terceiro envia o sangue oxigenado para o resto do corpo. | Ili havas tri korojn: Du el la koroj pumpas sangon al la brankoj kaj la tria sendas oksigenitan sangon al la resto de la korpo. |
| O sangue deles é azul, por causa da hemocianina, uma proteína rica em cobre que transporta oxigênio. | Ilia sango estas blua pro hemocianino, kuproriĉa proteino kiu portas oksigenon. |
| São nove cérebros: um central e um pequeno cérebro em cada tentáculo, permitindo controle independente dos braços. | Estas naŭ cerboj: unu centra kaj eta cerbo en ĉiu tentaklo, permesante sendependan kontrolon de la brakoj |
| Têm papilas gustativas nos tentáculos, ou seja, “provam” o que tocam. | Ili havas gustoburĝonojn sur siaj tentakloj, kio signifas, ke ili “gustumas” tion, kion ili tuŝas. |
