
| Português ↓ | Esperanto ↓ |
| Em 17 de fevereiro de 2016 a jornalista francesa Caroline Pigozzi, da revista Paris Match, durante a entrevista coletiva no voo de retorno do Papa Francisco do México para Roma, perguntou: […] o Papa sonha em italiano ou em espanhol? | La 17an de februaro 2016, la franca ĵurnalistino Caroline Pigozzi el la revuo Paris Match, dum la gazetara intervjuo en la flugo revenanta de Meksiko al Romo, demandis: […] ĉu la Papo sonĝas en la itala aŭ en la hispana? |
| O Papa respondeu de maneira bem-humorada e espontânea: Diria que sonho em esperanto… Verdadeiramente não sei como responder a isto. Às vezes sim, lembro-me de qualquer sonho noutra língua; mas sonhar em línguas, não; com figuras, sim. A minha psicologia é assim. Com palavras sonho pouco. | La Papo respondis en humura kaj spontanea maniero: Mi dirus, ke mi sonĝas en Esperanto… Vere, mi ne scias kiel respondi al ĉi tio. Foje jes, mi memoras iun sonĝon en alia lingvo; sed sonĝi en lingvoj, ne; en bildoj, jes. Mia psikologio estas tia. Per vortoj mi malmulte sonĝas. |
